Membroj
Katarína Nosková (nia agrabla prezidantino)
26.1.2008
Ŝi skribis pri si
Mia nomo estas Katarína, mi estas 20-jara kaj nun mi studas la duan jaron slovakan kaj germanan ligvon je la uni en Trnava. miaj hobioj estas komputilo, interreto, lingvoj, ĉefe Esperanto, dua tutmonda milito, libroj...
Peter Novotníček
26.1.2008
Li skribis pri si
Mi naskiĝis en jaro 1989. Mi estas magra, freneza kaj sufiĉe senkonsidera. Mi amas nudelojn, flanojn, … Ĉe komputilo mi plej ofte trinkas nur teon, mi estas terura teo-amanto. Sufiĉe ofte mi faras nenion - mi estas pigro. Kutime mi legas libron aŭ mi surfas je interreto. Mi amas desegni kaj mi ludas RPG. Mi jam parolis, ke mi amas la teon. Mi amas liberecon kaj apertecon, tial mi strebas publikan formon kaj uzadon de publikaj programoj. Mi amas muzikon. Iam mi rigardas iun animeon.
Mia retpaĝo: Rabgulo.wz.cz
Zuzana Rothová
3.3.2008
Ŝi skribis pri si
Mia nomo estas Zuzana (zuro) kaj mi finas anglan kaj francan lingvon kaj literaturon je la uni en Nitra. Mi amas lingvojn, ĉevalojn, motorbiciklojn, esti volontaro ...;)